En ĥemio, etila grupo aŭ etilo estas alkilo derivita de etano (C2H6).
C2H6 → C2H5° + H° (etano → etilo + 1 atomo de hidrogeno)
La ° de C2H5° signifas, ke estas radikalo, kies la nomo estas "etilo".
Ĝi havas la formulon CH3–CH2– kaj estas tre ofte mallongigita Et. "Etil-" estas uzata en la IUTAK-nomenklaturo de organika kemio pri saturita du-karbona fragmento en molekulo, dum la prefikso "et-" estas uzata por indiki la ĉeeston de du karbonaj atomoj en la molekulo.